Antau iom da tempo mi interesighis
pri aromaterapio. Allogis min komforteco, agrableco kaj eleganteco de tiu terapio.
Mi pensas, ke se temas pri alternativaj kuracmetodoj, la pozitiva sinteno de
la kuracato estas la bazo. Tial, kvankam mi bedaurinde ne havas profundan kredon
en la fortecon de fizikaj efikoj de aromaterapio, mi ekpraktikis ghin, kaj konstatis,
ke almenau al la psikaj problemoj, kiel apatio, depresio, nervozigho au simple
malbonhumoro, ghi bone efikas. Ghi ankau portas agrablan plibonigon en la kazoj
de malvarmumoj au kapdoloroj kaj mildigas muskoldolorojn. Dum la regula praktikado
ghi vershajne helpas ankau pli seriozajn malsanojn.
Aromaterapio estas natura
metodo por mildigi
multajn psikajn kaj fizikajn suferojn, kaj ghia chefa celo estas reakirigo de korpa kaj mensa harmonio kaj subteno de propraj memdefendaj fortoj de organismo. Ghi ne invadas la korpon, ne kauzas flankajn malbonajn efikojn, kaj antau chio estas agrabla!.. |
Aromaterapio estas tre agrabla. Oni
uzas por ghi naturajn, bele aromantajn oleojn, faras el ili miksajhojn lau la
efikoj kaj persona placho kaj aromigas per ili la chambron, aldonas al bano
au simple shmiras la korpon. Ankau por amikaj renkontighoj la delikata aromo
en la chambro helpas establi bonan etoson.
Plej malnova dokumento mencianta
kuracajn
efikojn de naturaj aromoj estis farita ch. 3000 jarojn antau nia erao en Sumeria lando. Ghi estis ankau konata kaj praktikata en malnova Grekio pere de Hipokrates kaj liaj lernantoj. |
La elekto de oleoj dependas de la
rezulto, kiun ni volas atingi kaj ankau la persona shato. Se oni ne havas sufiche
da fido al la propra scio, bone estas acheti pretan miksajhon au pli bone mendi
por si taugan miksajhon che aromaterapia salono. Kvankam mi mem alte taksas
la plezuron mem elekti, miksi kaj eksperimenti pri la oleoj! Chiuokaze tre gravas,
ke uzataj oleoj estu vere naturaj kaj bonkvalitaj, char la chefa celo estas
helpi al nia korpo atingi harmonion kun la naturo.
Aromaterapio utiligas naturajn
aromajn oleojn,
kiuj influas organismon pere de spira sistemo kaj hauto. Plej oftaj aplikaj metodoj estas masagho, bano kaj inhalado. |
Miaj rekomendoj
Kio efikas por tiu sanproblemo?
Vidu ankau la paghon pri masagho: