Plej utiligeblaj oleoj:
D - dormiga, V - vigliga, F - forta aromo
Sendube plej utiligata kaj multfunkcia oleo. Se nur ghia aromo plachas al vi, vi povas aldoni ghin al preskau chiu miksajho, au uzi aparte. Ech al tiuj nemultaj homoj, kiuj ne shatas ghian aromon - kaj mi mem apartenas al ili, bedaurinde!- mi rekomendas tamen aldoni ghin al miksajhoj, char se ghi estos kune kun aliaj oleoj, ghia aromo apenau senteblos kaj la bona efiko dauros!
Chefaj efikoj: depresio kaj histerio, sendormo, doloroj musklaj, kapaj kaj aliaj, efikas kiel trankviligilo kaj kiel antisepsajho, por hautaj malsanoj, vundoj, flamighoj kaj fungajhoj, malvarmumo, problema menstruo kaj menopauzo,varikoj, hipertensio, celulito.
Atentoj: Ne uzu en la komenca periodo de gravedigho.
Lau mi, plej rekomendinda, tre multefika. Chefa ingrediento de la unua parfumo, t.n. "Akvo de la Hungara Reghino", traktata de reghino Elizabeto, kiel la plej universala medikamento.
Chefaj efikoj: lacigho korpa kaj mensa, problemoj pri memoro kaj koncentrigho, problemoj pri sangocirkulado kaj koro, frigideco, depresio, kapdoloroj kaj musklodoloroj, reumatismo, varikoj, malvarmumo, astmo, celulito, vundoj kaj maljunigho de hauto.
Atentoj: Ne uzu dum gravedigho, nek por malgrandaj infanoj
Bone konata aromo uzata ofte por machgumoj, dentopastoj ktp. Agrable refreshiga kaj malvarmiga.
Chefaj efikoj: nauzo, stomakdoloro kaj aliaj stomakproblemoj, trafika malsano, kapdoloro, problema menstruo, malvarmumo, lacigho, shoko, hautaj flamighoj , spiraj problemoj.
Atentoj: Ne uzu en la komenca periodo de gravedigho, nek por delikata hauto, nek por longdaura konstanta uzo.
Aromo de ghi estas nek forta, nek aparte alloga, sed ghi havas multajn valorajn efikojn.
Chefaj efikoj: problemoj de sangocirkulado, celulito, varikoj, troa shvitado, sendormo, menstruaj kaj menopauzaj problemoj, malvarmumo, hauta graseco, maljunigho kaj flamigho.
Atentoj: Ne uzu en la komenca periodo de gravedigho, nek por hipertensio.
Plej bona estas tiu farita el fruktoj. Malforta aromo.
Chefaj efikoj: lacigho korpa kaj mensa, sendormo, hautaj malsanoj, flamighoj kaj graseco, hipertensio, celulito, varikoj, menstruaj problemoj, reumatismo.
Atentoj: Ne uzu dum gravedigho, nek por infanoj, nek por delikata hauto, nek por nefraj malsanoj.
Agrabla malforta aromo, bona trankviligilo kaj rimedo por astmo. Unu el plej ofte uzataj de mi oleoj.
Chefaj efikoj: nervozigho, sendormo, hipertensio, diversspecaj doloroj kapaj, menstruaj kaj aliaj, damaghoj de artikoj kaj muskoloj, reumatismo, astmo, malvarmumo.
Atentoj: Ne uzu dum gravedigho.
Bedaurinde ghis nun mi uzis ghin nur en la formo de miksajhoj, tial mi ne multe povas diri pri ghi, sed en la koncerna literaturo ghi estas tre rekomendata, tial mi aperigas ghin.
Chefaj efikoj: malvarmumo, reumatismo, kiel bona antisepsajho efikas por hautaj problemoj kaj vundoj, spiraj problemoj
Atentoj: Forta efiko, uzu nur du gutojn por unu uzo, ne uzu por malgrandaj infanoj
Tiu chi oleo havas tre fortan antisepsan efikon, tial tre utilas por dirversaj infektoj.
Chefaj efikoj: hautaj problemoj, vundoj, flamighoj kaj fungajhoj, malvarmumo, shoko, histerio
Atentoj: Forta efiko, ne uzu por malgrandaj infanoj, nek por delikata hauto.
Mi ekuzis ghin antaunelonge, sed ghi plachas al mi pro sia multfunkcieco kaj sufiche forta efiko.
Chefaj efikoj: tre forta antisepsa efiko igas ghin utila por diversaj infektoj, malvarmumo, hautaj problemoj, vundoj, flamighoj kaj fungajhoj, spiraj problemoj inkluzive de astmo, reumatismo, malalta sangopremo, sendormo kaj menstruaj probemoj.
Atentoj: forta efiko, ne uzu dum gravedigho, nek por malgrandaj infanoj, nek por hipertensio
Populara aromo delonge uzata por malvarmumaj medikamentoj kaj banpulvoroj. Tre efika por spiraj problemoj.
Chefaj efikoj: spiraj problemoj, astmo, malvarmumo, infektoj, musklodoloroj, mensa lacigho, menopauzaj problemoj
Atentoj: ne uzu por delikata hauto, atentu pri la fresheco, plejbone konservi ghin en glacishranko, au almenau precize fermitan.
Acheteblas du specoj da ghi, matricaria chamomilla kaj pli multekosta anthemis nobilis. La dua havas pli larghan efikon, sed estas unu el la plej multekostaj oleoj. Ambau specoj estas ofte uzataj por kuraci infanojn, precipe kontrau sendormo, kaj estas tre rekomendataj en la koncerna literaturo, kaj tial mi decidis aperigi ghin, kvankam mi mem ne uzis ghin ghis nun.
Chefaj efikoj: nervozigho, kapdoloro kaj alispecaj doloroj, sendormo,hautaj problemoj kaj vundoj, menstruaj problemoj
Atentoj: Ne uzu en la komenca periodo de gravedigho.
Utilas havi almenau unu el la oleoj fenkola, aniza kaj karvia, pro iliaj bonefikoj che digestaj problemoj.
Chefaj efikoj: diversspecaj digestaj problemoj, menopauzaj problemoj, celulito, frigideco, malfortigho de okuloj
Atentoj: forta efiko, ne uzu en la komenca periodo de gravedigho, nek por delikata hauto, nek antau sunbrunigho
Samkiel majorana kaj timiana, bone konata nomo por shatantoj de spicoj. Agrabla spica aromo.
Chefaj efikoj: diversspecaj digestaj problemoj, lacigho, depresio, celulito, frigideco
Atentoj: forta efiko,ne uzu en la komenca periodo de gravedigho, nek por delikata hauto
Geranio estas ofte kreskata en hejmoj, kiam tushita, la kreskagho eligas fortan aromon. Estas konate, ke la kreskajho helpas malaperigi bakteriojn en la chambro kaj do bonefikas kontrau epidemioj.
Chefaj efikoj: depresio, nervozigho, hautaj problemoj, grasigho kaj insektoj, celulito, frigideco, menstruaj kaj menopauzaj problemoj, diabeto, malvarmumo, problemoj pri sangocirkulado, malstabilo de emocioj
Atentoj: ne uzu samtempe kun hormonaj tablojdoj, nek por malgrandaj infanoj
Bone konata, "bongusta" kaj refreshiga aromo.
Chefaj efikoj: malvarmumoj, infektoj, hautaj malsanoj, hipertensio,reumatismo, menopauzaj problemoj, sangocirkulaj kaj spiraj problemoj
Atentoj: ne uzu antau sunbrunigho, konservu en bone fermita ujo, prefere en glacishranko
La oleo estas konata pro agrabla aromo, tial ofte estas uzata por perfumoj kaj kosmetikajhoj. Efektive tre bona aromo!
Chefaj efikoj: diversspecaj hautaj malsanoj kaj vundoj, depresio kaj nervozigho
Atentoj: ne uzu antau sunbrunigho, nek por infanoj
*
Memoru, ke chiu oleo por
esti efika devas esti bonkvalita kaj fresha. Memoru ne manghi oleojn kaj ne uzi ilin rekte sur la hauto sen aldoni bazan oleon. Ne uzu pli ol kelkaj gutoj unufoje. Faru alergiajn testojn. Ne miksu pli ol kvin oleojn. |