Kobe'95 - neforgesebla...

Pasis jam tri jaroj de la granda tertremo en la regiono Hanshin. Homoj jam komencas forgesadi. Sed ne la viktimoj, en iliaj koroj tiu kelksekundo restos eterne.

Mi estis en Kobe nelonge post tio. Mi ne povis helpi! Kiel terura sento, kiam oni ne povas helpi... Sed mi estis shokita, kaj mi ne volas forgesi tiun senton.

Mi venis el la lando sen seriozaj tertremoj. Homoj en sekuraj teritorioj ech ne povas imagi, kiel estas vivi kun la malcerteco pri morgauo. Kiel multe japanoj devas klopodi, por savi sin de la severa naturo. Kiel bravaj ili estas!

Tial mi decidis meti mian etan raporton chi tien.

Rompita autovojo Falinta flanken kantejo. Lasta amuzo...
Kurbita kiel alumeto!.. Plej malbone eltenis malgrandaj dometoj
Chu bela naturo primokas rifughintojn?!... Popolo tuj mobilizis sin por helpo
Malfacila tempo ankau por bestoj... Kio okazis kun la eta posedanto de tiu maskoto?...
Floroj-atesto de tragedio... Mi povis helpi nenion!...