|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Ekde
la 7-a jaragho mi vivas kune kun katoj. La unua el ili, tutnigra katino
Psotka adoptita en la Varsovia
chiovendejo, vivis 21 jarojn, kaj eble vivus ech pli longe, se ne suferiga
malsano. Sekve mi havis ankau tutnigran katon Diablo,
savitan de la trafiko en la mezo de iu kruco, kiu kune kun mi translokighis
el Pollando al Japanio, kaptis tie la koron de miaj bogepatroj kaj fine
mortis brave defendante sian teritorion.
Atentigo: krom katoj mi ja havis ankau aliajn
bestojn: hundojn, hamstrojn, kobajon, testudon, fishetojn... :-) |
Post tio mi havis mian unuan achetitan persan katinon Pigmon.
Shi estis tiom malbela katido, ke mi achetis ghin pro la profunda kompato,
supozante, ke alie neniu pagus por tia necharma katido. La koloro estis
tiu, de malpura vishilo. Tamen kreskinte Pigmono farighis tre charma kaj
aldone shi havis multajn virtojn tiel, ke shi komplete forkaptis niajn
korojn. Pigmono flugis kun ni al Pollando, revenis al Japanio kaj denove
flugis al Pollando... Multaj homoj ne vojaghas tiom multe, kiom shi vojaghis!
Tamen shajne plej felicha Pigmono estis en nia domo apud Varsovio, kie
shi libere foriradis eksteren kaj ech travivis sian unuan amon... Bedaurinde
post tio shi iutage ne revenis. Tio estis granda shoko por ni kaj ni longe
serchis shin...
Blanknigra Bon-chan estis
achetita jam en Pollando kiel supozata edzo por Pigmono. Bedaurinde li
estis komplete rifuzita. Kompate al li ni sekve achetis por li edzinon,
trikoloran Mi-chan. Chifoje la
amo sukcesis ech tro bone, kaj post malpli ol unu jaro ni eksciis, ke
baldau la familio pligrandighos...
La katidoj estis tri: blankbronza Mike
kun rozkolora nazo, chiam miskomprenata kiel knabino, blanknigra Bonika
simila al sia patro kaj tutnigra plej granda kaj plej petolema Kuro.
Nature ni pensis fordoni la katidojn al bonaj homoj, tamen tio montrighis
tute neebla. La tri charmaj katidoj farighis tiom profunde amataj, ke
la ideo disighi kun iu ajn el ili ighis tute abstrakta! Chimomente do
ni vivas kun tre paca, charma kaj amplena familio da kvin katoj, kiujn
ni terure dorlotas, sed kiuj reciproke ankau tre dorlotas nin!
|
|
|
|
|
|