Mi estas Aleksandra, forgesemulino, senpacienculino kiu revas finfine fari ion signifan!!!
Naskighis en Varsovio (Pollando), esperantistighis en la jaro 1987 kaj en la jaro 1991 translokighis al Tokio (Japanio). Finis rusologian fakultaton che Sophia Universitato en Tokio. Kiel plenkora, entuziasma esperantisto, dekomence provis siajn fortojn diverskampe, verkis artikolojn por diversaj e-revuoj, kunlaboris kun La Revuo Orienta, vojaghis tra la lando farante prelegojn, lautlegis por diversaj lernolibraj sonbendoj kaj instruis esperanton ce multnombraj arangoj kaj kursoj, kiel ekz, ce Daigakushorin. Finfine ekdeziris fari por esperanto ion pli signifan kaj ion iniciatitan de si mem. Kaj la rezulto estas la vidbendo En Somera Vilao!!

Chimomente Aleksandra denove loghas en Varsovio (fakte apud Varsovio) kun sia japana edzo Ken'ichiro kaj kvinpersona kata familio. Shi okupighas kune kun Ken' kaj pola amikino Martyna pri eldonado de japana mangao* en pola lingvo. Se vi interesighas scii pli multe pri tio, vidu la paghon www.waneko.pl (bedaurinde nur en la pola).

Chu vi deziras skribi al mi e-poshton?

  • Agho: chiama infano..
  • Naskighloko: Varsovio, Pollando
  • Loghloko: Tokio, Japanio
  • Samfamilianoj: Ken'ichiro (japano) kaj familio de persaj katoj
  • Hobioj: Kompreneble Esperanto! Sed tio ne estas hobio por mi, tio estas mia vivo! Krome mi shatas ekskursi (fakte mi vizitis pli ol 20 landojn!...) kaj legi librojn - char mi interesighas pri homoj. Renkonti kaj konatighi kun diverslandanoj kaj legi librojn de diversaj verkistoj estas ja bona vojo por ekscii pri homo, chu ne?...
  • Malbonaj kutimoj: chiam plena de tro bonaj ideoj, forgesas kie metis ajhojn, ekstreme maldiligenta, senpacienculino, tro multe uzas interreton, ludas komputilan ludon Heroes III kaj alimaniere perdas tempon, tro multe eluzas ies paciencon kmp.(kaj multe pli)
  • Bonaj flankoj: Hmm... Chu estas iuj?... Eble tio, ke mi kredas en homoj...
  • Shatataj verkistoj kaj verkoj: Foje iuj verkoj tre impresas min kaj mi legas ilin multfoje. Jen kelkaj ekzemploj: "Malbonulo"de Leopold Tyrmand; "Abelo"(?)de E.L. Voynich; "Autuno en Pekino" de Boris Vian; "Signifas Kapitano" de K.O.Borchardt, "Mastro kaj Margerita" de Mihail Bulhakov ktp. Mi rekomendas jenajn verkistojn: Agatha Christie (multe pli ol simple bonaj kriminalrakontoj!), Mark Twain (humuraj noveloj lau mi plej sukcesaj), Jonathan Carroll (precipe mi shatas "Ostojn de Luno", sed chiuj estas bonaj!), Natsume Soseki ("Mi estas kato", "Kokoro", "Kaj poste"ktp. Leginda ech por nuntempulo), Dostojevskij (ne bezonas rekomendon, chu ne?..), Ephraim Kishon (bonegaj satiroj!), E.S. Gardner (envolvigaj kriminalrakontoj), Joanna Chmielewska (perfekta por plibonigi humoron) kaj Joy Fielding ("specialisto pri hejma infero" trafe pristudas homajn karakterojn kaj kialojn de tragedio...)
    Ekde iom da tempo mi estas ankau granda shatanto de mangaoj*. Mi rekomendas tiujn de Tezuka Osamu (ekz."Adolf ni tsugu"), Hirokane Kenshi (ekz. "Halo, Harinezumi"), Kobayashi Makoto ("What's Michael"), Yazawa Ai (ekz. "Nana","Paradise Kiss"), Soryo Fuyumi (ekz."Mars") ktp.

    *MANGA - japana komikso