1997/12

"Por turisto vizitanta alian landon certe plej interesa estas trovi kulturajn diferencojn. Tio kreskigas ties intereson al la vizitata lando kaj donas la materialon por postaj rakontoj al konatoj.

Tamen homo, kiu deziras ekloghi en alilando ne povas imiti tion. Lia/shia tasko estas tute mala - ektrovi la pli esencan similecon, kiu kashighas malantau la surfaca diferenco de kutimoj. Kompreni, malgrau la diferencoj de esprimmaniero, ke la sentoj de homoj estas samaj, trovi kaj ghui la normalecon de la eksterlanda vivo - jen la vojo por eksenti sin hejmece en chiu ajn chirkonstanco!"

Sato Yasuo "Mia kara Budapesto"

97/12

"Chu Vi jam pripensis kio estas Amo por Vi? Se ne, eble estas la tempo por fari tiun taskon, sen la klara distingo Vi facile povas esti trompita de Via emocio! Same kiel okazis al mia amikino.

Shi pensas, ke shi amas. Tio estas agrabla penso, kaj oni emas ekhavi ghin tre facile. Multaj miaj gekolegoj konstante "amas" iun kiun ili preskau ne konas, char "shi estas tiel charma", "li estas tiel bonaspekta"ktp. Mia amikino estas sagha. Shi multfoje estis fascinita de iu, sed neniam ghis nun shi diris, ke shi amas. Kaj subite ankau shi... Mi estis surprizita kaj ghenata. "Kial, diable, vi ekhavis tian ideon?!", mi diris al shi kun riprocho, "Ne diru al mi, ke li estas via Universo, ke vi ne povas vivi sen li kaj ke vi pretas salti en la fajron por li, alie mi forjhetos vin el mia domo!" "Ne", shi respondis iom ofendite, "Ne tiel estas. Sed kiam ni renkontighas, ni parolas multe, ni ridas multe, ni estas felichaj. Kiam li komencas iun frazon, mi ofte povas fini ghin por li, tiel bone mi komprenas lin. Ni rakontis chiujn niajn sekretojn reciproke, ili nun estas niaj komunaj sekretoj. Ni shategas fari ion kune, ion ajn, ech kuiri (mia amikino malshatas kuiradon preskau same forte, kiel mi). Ni zorgemas pri ni kaj helpas nin reciproke. Kaj kiam farighas malfrue vespere, ni ambau klopodas trovi iujn "gravajn, nepre priparolindajn temojn", por ne devi ankorau diri "ghis"... Kaj kiam unu el ni havas iun problemon au ghojon, la alia estas unua homo por ekscii tion." Mia amikino rigardis min kun satisfakcio. "Nu, kio ghi estas?" - shi demandis. "Tio estas amikeco", mi respondis. Mia amikino rigardis min longe kaj poste kontinuis. "Mi shategas kashe observi lin. Mi lernis liajn gestojn, liajn mienojn. Mi shategas lian malsimetrian rideton, liajn manojn, kiam ili rapide trakuras klavaron de la komputilo, apogighas al la stirilo de auto kaj precipe, kiam ili momente, preskau hazarde tushas min... Kiam li staras tuj apud mi mi ne povas pensi pri io alia, kiam niaj okuloj renkontighas, mi sentas subitan varmon tutkorpe..." Shi rigardis min kun muta demando. "Tio estas fizika deziro", mi diris malvarme. Shi kolerighis :"Nu, bone, kaj kune, amikeco kaj fizika deziro? Chu tio ne estas amo?! Se ne tio, do kio estas amo?!" Mi enpensighis. "Mi donus ankorau unu kondichon por la amo" - mi diris. "Ghi estas alligiteco. Kiam vi scias, ke la vidajho de vi sen bela kosmetikigho kaj en malnova pighamo, ne shanghos lian sintenon al vi, kiam vi uzas lian dentobroson kaj mantukon senghene, kiam liaj vestajhoj jhetitaj surplanke ne ghenas vin. Kiam vi scias, ke se vi estas malsana, li rezignos chion alian, kaj prizorgos vin, ech, se tiu prizorgado ofte estas tre malagrabla, kaj se li havas problemon, vi nuligos viajn planojn por esti kun li kaj subteni lin." Mi rigardis al shi kaj aldonis. "Alligiteco tamen postulas tempon" "Vi estas malromantika", shi atakis min. "Chu ni parolas pri Amo, au romantikeco?", mi surprizighis. "Vi estas cinika!", shi kriis,"Vi ne donas shancon al nova amo esti Amo!" "Amo ne aperas en kelkaj tagoj", mi suprentiris la shultrojn, "Mi kredis, ke vi komprenas tion" Iom pli trankvile shi demandis al mi. "Do Amo, lau vi, estas Amikeco plus Deziro plus Alligiteco, chu ne? Kaj ne povas esti Amo, se iu el ili mankas?" Mi denove enpensighis. "Do kio estas lau vi Amikeco kaj Deziro?", shi demandis. Tio estas demando, kiun mi plej timas. "Speco de Amikeco...", mi respondis malcerte. "Ha!", shi ekridis satisfakcie, "Do via difino de Amikeco, devas esti tre ampleksa!" "Char amikeco estas ampleksa!", mi tuj respondis. Kaj ghi estas lau mi multe pli profunda kaj grava sento, ol homoj emas imagi! Bonaj (ge)amik(in)oj, foje diras: "Shi (au li) estas por mi kiel frat(in)o!" Sed mi kredas ke amikeco estas foje pli profunda ol frata rilato. Simple ne estas por ghi sufiche da loko enkadre de socia imago. Se oni translokighas por vivi pli proksime al familianoj, neniu surprizighas, sed jes, kiam temas pri amik(in)o. Se vi subtenas mone familianon au loghas kun familiano, estas nenio stranga, tamen ne kiam estas amik(in)o. Fine, kiam vi emas chirkaupreni au kisi amik(in)on, vi ofte devas subpremi la senton, kvankam vi ne devus en la kazo de familiano!" Pri tio shi konsentis al mi. Shi diris, ke shia antaua amato, ofte jhaluzis pri shia plej proksima amikino, dirante, "Kial vi bezonas shin konstante? Chu mi ne sufichas al vi? Vi shajnas esti pli gaja kun shi ol kun mi!"

Mi ghojis, ke la interparolo iris tiudirekten. Kvankam mi konsciis, ke la grava demando restis ne respondita: Kio finfine estas tiu stranga sento de Pliolamikeco kaj Ankorauneamo, kiu foje naskighas inter proksimaj geamikoj?..."

Liliana Belova "Junaj jaroj"

97/1

"Lia vizagho. Vidata tiom da fojoj, jam ordinara, subite ekhavas specialan signifon... Li parolas ion, emociighas, tra la vizagho trakuras konataj mienoj unu post alia. Fascinite mi rigardas. Jam de longe mi ne sekvas la parolon, mi nur avide rigardas, enmemorigas, registras en la memoro tiujn vizaghtrajtojn. Kaj post momento, jes, venos tiu momento, kiam li ekrigardos la horloghon, levighos kaj diros: "Pardonu, kara, jam estas tempo..." Kaj poste ni kisos despere kaj brakumos forte, forte, kvazau per tiu forteco ni volus gajni ankorau ion lastmomente... Kaj poste li forturnighos kaj ekiros senvorte, sed haltos subite kaj turnighos al mi. Kaj mi ekvidos liajn okulojn kun la konscio, ke estas la lasta fojo, tiu terura kelksekundo... Liaj okuloj por la lasta fojo, liaj okuloj por la lasta fojo...Kaj poste jam estos nenio. Malpleno. Malvarmo. Timo. Kaj la mondo chirkaue...sen li... Mi rigardas lian vizaghon. Mi parkerigas liajn mienojn. Sed subite lia parolo haltas. Kaj li rigardas la horloghon, levighas kaj diras: "Pardonu, kara, jam estas tempo..."

Helene Kovalsky "Fumo"

1998/2

"- Denove estas vi... - shi diris rezignacie, starigante la tason sur la tablo - kial vi denove venas...
Senzorge, komforte li sidis sur shia plej granda segho en sia largha nigra mantelo kaj kun chiama ironia rideto observis shin.
- Ne tre entuziasma saluto... - li diris.
- Por kio vi venis? Kion mi povas fari por ke vi ne vizitadu min konstante?... - Elisa lacigite sidighis sur la segho en la mala flanko de la tablo.
- Estas simpla metodo - li ridis - vi devus farighi perfekta...
- Perfekta... Kaj ja mi tamen ne faris krimon. Mi ne estas krimulo! Kaj... lasu la kafon, mi alportis ghin por mi mem!
- En via domo oni devas iom... memservi, alie oni ricevos nenion. Ph! Sen sukero... Kie estas sukero?... Krimulo estas ampleksa vorto. Kompreneble vi murdis neniun... Tamen iuj el viaj viktimoj eble ech preferus esti murditaj...
- Mi ne bezonas sukeron. Mi preparis la kafon por mi, ech ne sciante, ke vi jam sidas chi tie... Kaj se temas pri viktimoj, mi estas la pleja.
Li daure trinkis la kafon kun esprimo de malbongusto
- Tio shanghas nenion - li diris - Vi kulpas suferon de homoj, tio gravas. Via propra sufero ne malgrandigas tion ech iomete!
- Mi ne estas sola kiu kulpas! - shi ekstaris kaj komencis nervoze promenadi tra la chambro.
- Vi ne bezonas nun cerbumi pri alies kulpo - li diris ironie - via propra estas sufiche granda...
- Mi ne intencis tion! - shi preskau kriis.
- Tio tute ne gravas, gravas la rezulto. Kaj vi ja povis imagi ghin anticipe...
- Ne! Tute ne, mi ne pensis, ke estos tiel, mi ne pensis... Mi nur... vi scias...
- Trankvilighu, Elisa. Sidighu trankvile au preparu por si kafon. Lauokaze alportu al mi sukeron, vi scias, mi shatas dolchajhojn...
- Dolchajhojn por vi?! Ne esperu! Mi ne invitis vin chi tien. Mi ne bezonas vin!...
- Ha, ha! Ne bezonas, vi diras? - li ekstaris kaj foriris al kuirejo. Post momento li revenis kun telero da kuketoj. - Bonshance por vi mi ja scias, ke vi bezonas min. Mi ne forlasos vin... - li aldonis residighante.
- Miaj kukoj... Bonan apetiton! - shi diris sarkasme. Post momento shi aldonis: - Bone, mi kulpas, mi suferigis aliajn. Kaj kio? Chu mi povas iel shanghi tion? Ne! Do chu vere indas konstante pensi kaj memori pri tio? Konstante turmentighi por nenio?
- Kompreneble vi preferus tuj akiri la benon de forgeso. Kvazau nenio okazis, chu ne? Kaj post iom da tempo denove... denove ripeti la samon, chu?!
Elisa jhus estis sidighonta, sed nun shi denove ekstaris kaj ekpromenis nervoze.
- Do kion mi faru? Lau vi.
- Pensu, memoru, suferu! Sentu vin kulpa! - li diris kun tute maltauga, bonkora rideto kaj ekmanghis la kuketon.
- Kiel kruele!
- Jes... Via ago estis ankau kruela.
- Mi ja ne estas krimulo, mi diris! Estas neniu legho, kiu malpermesas tion, kion mi faris.
- Ghuste! Tio estas problemo pri tiaj uloj kiel vi... Se oni vundas ies korpon la legho postkuras krimulon, sed se oni vundas la koron... Estas neniu rimedo por puni tian krimulon! Kaj tial, ghuste tial la krimulo devas puni sin mem. Mi nur helpas vin pri tio... - Li ekstaris kaj malrapide alproksimighis al shi - Jes, Elisa, ne estas alia solvo. Alie oni ripetadus siajn erarojn senfine. Mi ja scias, ke vundi ne estis via intenco. Sed vi devas memori la nunan sperton eterne. Konscienco ne estas por nenio, ghi estas grava parto de homeco. Kaj mi venas chi tien ne nur por trinki vian maldolchan kafon... - Li metis sian manon sur shia shultro kaj frapetis shin amike. - Nu... Mi ghisas, sed ne adiauas! - Li diris gaje - Mi venos fojfoje por rememorigi al vi ion... Do bonvolu afable havi hejme sukeron por kafo! Ghis, kara!
En sekvonta momento Elisa estis sola en la chambro. "

Joanne Wilson "Lumo kaj ombro"

1998/3

"Negho blovata de vento flugas preskau horizontale. En la profunda nokto lumigita nur de negha blanko du figuroj movighas malrapide. Shi kaj li promenas. Sen celo, sen senco, sen estonteco... En la kreskanta frosto ili reciproke varmigas siajn manojn. Alterne: dekstran, maldekstran, shian, lian. En malproksimo videblas iuj dometoj. En la fenestroj hejmeca lumo. Ili jam estis chi tie. Chivespere ili jam faras la trian rondon... Kial ili ne kashighas sub tegmento? Kial ili ne revenas hejmen?! Neniu tegmento akceptos ilin... Kaj ili ne havas hejmon. Ne komunan... En malvarmo shi ektremas. Li provas fordoni al shi iom da propra varmo. "Chu ni bezonas jam reveni?" - li demandas. "Ne, mi tre ghuas la promenadon!"- shi respondas ridetante al li. "Ankau mi tre ghuas la promenadon"- la vento ehas lian respondon.

Hela lumo plenigas varman chambron. Antau la tablo sidas virino. Shi tute ne movighas, jam trian horon. Shi ne ploras, nur rigardas malproksimen tra la fenestro. En la nokton. Shiaj manoj senkonscie frotetas malgrandan vekhorloghon, sur kiu la montrilo preterpasis ghuste la trian horon. Chu li ne revenos ankau chi-nokte?...

En la nokto kreskantaj neghmontetoj pli kaj pli malfaciligas piediradon. La paro jhus preterpasis la dometojn por la sesa fojo. Sen celo, sen senco, sen estonteco. "Ni faru ankorau unu rondon" - li diras. "Jes! Tiel agrabla promenado!" - shi respondas."

Nikolai Stepanov "Kolektitaj noveloj. Vintra nokto"

1998/3

"Kaj tiam Aventurema Princino subite komprenis la misteran averton de Fantoma Kato. Kaj shi komprenis, ke shia ghojo, kiam shi forlasis la Malpermesitan Kastelon sekure, estis tro frua... Ne estis dank' al shia ruzeco, ke la puno ne tuj okazis al shi!
Kaj shi povis nur bedauri pri la momento, kiam shi malfermis la Keston de Perfekta Belo, char tiuj kelkaj mirindaj momentoj por chiam senigis shin de la ebleco ghui la naturan belecon... Kaj shi komprenis, ke tiu devo de nun vivi en la mondo, kies malperfektecon shi ekvidis terure klare, jen estas la rafinita vengho de la kruela mastrino de la Malpermesita Kastelo!"

Jacqueline la Roche "La Kesto de Perfekta Belo"

1998/3

"Roberto fermis la pordon kaj intencis porti la sakon kun achetajhoj al la kuriejo, kiam subite li rimarkis grandan katon sur lia skribtablo. Ghi ne estis Tom, malgrau ke la koloro estis simila, la grandeco estis multe plia. La kato, kiu shajne esploris liajn leterojn, nun tute surprizite gapis al li senmove.
- Aha, gasto! - diris Roberto gaje - Bedaurinde Tom ne estas hejme, lastatempe li malaperas dum tutaj tagoj... Nu, sentu sin hejmece!
Li alproksimighis al la granda kato kaj etendis sian vizaghon al ghi. La kato ankau etendis la kapon kaj iliaj nazoj momente renkontighis.
- Nu, mi povas kompreni, ke ni konatighis - diris Roberto - Mi estas Roberto. Inter tiuj leteroj vi trovos nenion por manghi, mi povas porti al vi kolbason...
- Miau! - diris la kato kaj lerte pashante inter la malordo sur la skribtablo alproksimighis al la komputilo. - Miau! - ghi ripetis.
- Kio? - demandis Roberto. - Kio estas interesa pri ghi? Aha, vi shatas varmon de laboranta komputilo, chu? Samkiel Tom... Bone, mi povas enshalti ghin por vi, sed okupos iom da tempo ghis ghi varmighos... - kaj li enshaltis komputilon.
- Chu vi ofte venas chi tien? - li demandis al la kato. - Hodiau mi revenis el la laborejo escepte frue. Alie mi tute ne trovus vin! Nu, bone, enshaltita chu ne? Nun mi iros al kuirejo kaj vi povas atendi chi tie, ghis Tom revenos..
Li ekstaris kaj intencis foriri, sed subite audighis lauta kaj ordona: "Miau!"
Kiam li returnighis, li ekvidis, ke la kato sidas apud la ekrano kaj ekscite movas la pinton de la vosto.
Li rigardis la ekranon. Sur ghi estis tajpite: "momtru logghejn1". Roberto rigardis la skribajhon kun nekredemaj okuloj.
- Ki...kiu tajpis?... - li diris timigite.
- Miau! - respondis la kato.
- Kia koincido! - diris al si mem Roberto. - Kataj pushoj aspektas kvazau intence skribitaj vortoj!"
- Miau! - diris la kato, surpashis la klavaron kaj komencis sur ghi strangan dancon. Sur la ekrano aperis jeno: "tujj monttu loghhejonidioto111".
Roberto rigardis la ekranon kaj poste la katon.
- Interese... - li diris - mi neniam pensis, ke katoj tajpas... Nu, venu, venu! Jen, estas kuirejo!  Tie estas glacishranko kun multaj manghajhoj kaj tie estas kesto de ladskatoloj de Tom... Hej, kien vi iras?! Tio estas nenio interesa por vi, nur kelkaj virinaj kosmetikajhoj... Kion signifas tiu kolera sono? Chu vi aparte malshatas kosmetikajhojn?
La kato rigardis lin longe kun videbla malrespekto. Poste subite ekstaris, alkuris la komputilon kaj komencis sian dancon. Roberto alproksimighis al la ekrano. Trovighis tie: "kies//1"
- Kies? La kosmetikajhoj? Ne gravas, kateto, ne gravas... - li etendis la manon por karesi la katan kapon, sed ghi tuj frapis la manon dufoje rapide kaj denove aliris la klavaron. "mi stas dominika" aperis la mesagho.
- Dominika?... - diris la Roberto mallaute. - Tiu Dominika?...
- Miau! - respondis la kato.
- Dominika ne vivas... - diris Roberto. Sur la ekrano aperis rapidaj, nervozaj piedsignoj: "iditto mivivas1"
- Dominika... Vi revenis al mi?... Post tiom da tempo... Kaj... Chu vi jam chiam estos kiel... kiel kato?...
Chifoje la danco sur la klavaro dauris iom longe: "mi ne scials xhu mi rstos montru la lolghrjon"
- Bone, kara.. bone! - respondis Roberto kortushite kaj konfuzite - Nenio shanghighis post via foriro... Nu, ne multe... Jen estas via kara banchambro... Ne, tie ne indas vidi, estas terura malordo!
Sed la kato tute obstine rigardis la pordon de dormochambro. Nun ghi senpaciencighis kaj komencis energie skrapi la pordon.
- Dominjo, venu chi tien, chi tien!... - vokis vane Roberto - Kara... Nu, bone... Vidu... - li rezignacie malfermis la pordon.
La kato estis videble shokita. Ghi longe gapis al la chambro kaj poste al Roberto.
- Nu, jes, jes, kara... Virino loghas chi tie... Kion mi povis fari?! Vi ne lasis ech mesaghon forirante! Kvin jaroj sen unu mesagho!... Se mi scius, ke vi revenos, ech kiel... kato... Sed mi ja estas juna viro, komprenu...
Subite la kato chesis rigardi lin kaj turnighis al la sono el koridoro. Ghi faris la longan sonon "ssss!", starigis la harojn kolere kaj saltis al la malfermita fenestro.
- Dominika, atendu! Se vi revenos, shi foriros de chi tie, mi promesas! Mi forjhetos shin! - kriis Roberto despere, postkurante ghin, sed la kato jam malaperis ekstere.
- Kiu foriros de chi tie? - audighis la virina vocho de malantaue.
Eva ankorau en mantelo kaj chapo staris che la pordo kaj rigardis lin - Kiun vi intencas forjheti de chi tie?!..."

James Blair "Kvin steloj"

1998/5

"Sed tia sinteno nur malkovras nian egoismon.
Do se vi ne povas adopti senhejman hundeton ne voku ghin, ne karesu, ne alkutimigu al si. Kaj des pli ne prenu ghin al via hejmo por poste forjheti reen al la strato! Mi legis anoncon en iu jhurnalo, pri hundoj, kiujn oni pruntas al familioj por semajnfino... Kiel kruela ideo! Kiel frenezaj devas esti tiuj bestoj, kies naskighantan esperon pri hejmo oni rompas pomultfoje!...(...)
Tamen la plej terura perfido, kion oni povas fari kontrau besto estas dorloti ghin dum jaroj kaj iutage forjheti. Ech mortigi ghin estus pli bone..."

*

"Mi ne povas konsenti kun tia opinio. Sufichas observi katon por kompreni. Multe da tempo ghi pasigas kushante sed ne dormante, kun malfermitaj okuloj, sed ne observante ion. Kaj ne enuas. Kion tio signifas? Chu vi scipovus sidi longe senmove sen pensi pri io? Lau mi do tio devas signifi, ke ghi cerbumas. Au rememorigas, au pripensas au eble ech imagas - sed certe ghi pensas!"

Anna Pikulska "Kiel vere ami bestojn"

1998/6

"Imagu la homon, kiu estas kvazau disigita al tri partoj. Tiuj partoj konstante interdisputas kaj kverelas.
Unua parto sopiras al plena libereco, subtenas la rajton de homo memdecidi pri sia sorto. Ridetante kuraghige ghi diras: "Homoj en la nuna tempo estas tro strechitaj, char ili konstante strebas sekvi iujn regulojn, chiam diras al si mem: mi devas. Pro tio aperas diversaj malsanoj, pro tio ekzistas homoj sklavitaj de la socio. Kaj ja devo ne ekzistas! Vi povas shanghi chion en via vivo, se nur ghi ne kontentigas vin. Kiu diras, ke vi devas iri al la laboro, se vi sentas vin malfelicha tie? Char vi faris tion ghis nun chiutage dum dek jaroj? Kia problemo. Hodiau vi restu en lito ghis tagmezo, iru al amuzparko por unuafoje de longa tempo, promenadu. Kaj poste trinkante kafon en kafejo vi rigardu trankvile, chu ne trovighas pli bona laboro por vi. Pensu, kion vi vere deziras en la vivo, kaj faru tion! Ripetu tiujn spertojn, kiuj donadis al vi plezuron! Ne batalu kun si mem, char vi estas vi. Memoru, vi havas nur unu vivon, kaj vi mem ne povas scii, kiom longa ghi estos. Domaghas tagoj por sensenca sinsuferigo!"
La dua parto rigardas la unuan kun severa riprocho. Ghi diras: "Normoj, kiuj ekzistas en la socio ne estas sensignifaj. Ili defendas la ekziston de la mondo. Ne nur tiuj skribitaj leghoj, sed ankau la ghenerale akceptita vivstilo, ja havas sencon. Ne nur por la socio, rezulte ankau por la unuopulo. Vidu, homoj, kiuj chiam spontane sekvas sian chimomentan emocion, ne estas felichaj. Ili konstante perdas chion, kion ili akiras, konstante tedighas pri la facila vivo kaj maltrafas la plejgravon. Char felicho ne venas tuj. Veran felichon oni devas konstrui kun peno kaj ofte kun sufero, sed grava estas ne rezigni ghin, elteni, char akirinta tiamaniere valoro estos pli granda, ol la momentaj plezuroj. Ech en la nuna liberecema mondo devas ekzisti iuj chefaj senshanghaj reguloj, iu bazo, kiu donas al homo senton de stabileco, de sekureco. Ne lasu vin esti allogita de iluzio! Memoru, ke detrui estas facile. Rekonstruado postulas grandan penon kaj foje ne eblas..."
La tria parto estas iom hezitema. Ghi rigardas dekstren, maldekstren al la du disputantaj partoj, kaj finfine diras tiel: "Jam sufichas tiu senfrukta diskuto. Tiuj du ideoj ja estas kune utiligeblaj. Ghenerale la homo strebu al sia plej grava idealo, sekvu la regulojn, diligente laboru. Sed dume... ne rezignu pri siaj plezuroj! Oni ja povas fari ilin tiel, por ke aliaj ne estu ghenataj, por ke aliaj ech ne rimarku! Tiaj malgrandaj, kashaj, malstrechigaj plezuroj, la spico por la vivo!"
Sed tiam la du aliaj partoj tuj eksplodas pro la granda kolero kaj krias: "Malhoneste! Malsincere! Trompe kaj al si mem kaj al la aliaj!"
Kaj kion dume faras la homo, tiu, kiu el tiuj tri partoj konsistas? Li auskultas trankvile, akrigante dume grandan tranchilon. Kion li intencas? Eble li mortigos ilin, chiujn tri?..."

Giuseppe Casini "Vagado tra la vivdezerto"

1998/8

"Trarigardante la kadrojn de la vivfilmo oni rimarkas, ke estis momentoj, en kiuj tempo preskau haltis, kvazau speciale, por ke oni povu bone memorigi ilin.
Vespero en Grekio. Paro da dekkelkaghuloj sidighis sur la seka brancho apud la maro. Ili parolas pli kaj pli malmulte. La knabo turnighas al la knabino kaj diras timeme: "Chu vi ofendighus, se mi dirus, ke mi volas kisi vin?..." Knabino subite ekstaras: "Kompreneble jes, mi ne estas tia!...Ghoju, ke mi ne frapis vin!" kaj shi foriras rapide. La knabo kashis vizaghon en la manoj....La knabino piediras rapide, nervoze tra la marbordo. "Kiel stulta mi estas! Mi ne volis esti akra! Li ja plachas al mi...Mi nur terure ektimis, ke li vere volos kisi min... kaj mi ne scias kiel fari tion, mi neniam interkisis kun knabo ghis nun...."
La buso ekveturas al Italio. Sur la malantaua segho la junulino rigardas al la automobilo, kiu sekvas la buson. Shi sfingas la manon al la viro en la auto. Ili intershanghas sopirplenajn rigardojn. La auto obstine klopodas sekvi la buson, sed la trafiko densighas. Finfine la kruclumoj haltigas ghin. La junulino svingas intense, shi scias, ke la auto ne plu sekvos. Shi turnighas sur la segho kaj rigardas sian manon, delikate shi karesas viran horloghon, kiu freshe aperis sur shia brako anstatauante shian, jhus fordonitan.
Chambro de privata kliniko en varma lando. Junuloj kolektighis chi tie por la tranokta festeno, sed iom post iom chiuj forlasas la chambron kaj revenas al preparitaj por ili dormochambroj por endormighi. Baldau matenighos. En la chefa chambro restas nur du gejunuloj. Shi aspektas tre dormema. "Chu vi ne iros dormi?" - demandas la junulo. "Nee.. -murmuras la virino - kiel mi dormu, estas mia lasta vespero chi tie! Se vi volas, vi povas iri dormi" "Ne, mi ne bezonas" Ili sidas. Antaue ili vigle interparolis, sed nun jam ne. Shi apogis sin al la muro kaj fermis okulojn. Momente shi komencis dormeti. Subite shi vekighis. Shi estis kovrita de lia jako. La junulo nun daure sidas sur sia segho en mala flanko de la tablo. "Kiam oni dormas oni sentas malvarmon" - li klarigas. "Dankon... Kial vi rigardas min tiel?" "Char vi forveturas. Mi neniam plu vidos vin." "Kion vi diras, ni certe iel renkontighos, chu ne?" "Mi volus tiel... sed mi sentas tion: mi neniam plu vidos vin". Sekvonttage shi forlasis lian landon. Ili neniam plu revidis.
Varma lando, varma vetero. Sur la mezo de la amuzplaceto staras granda shnura araneajho por infanoj. Sur la pinto de la reto staras du plenkreskuloj. Bela panoramo estas de tie. Ili ridas kaj interfotas. Malgrandaj nubetoj aperis sur la chielo, trakuris kaj malaperis, sed ili daure staras chi tie. Iel ili ne emas eliri. Iel ili ne interesighas pri la estonteco. Shi turnighas al li kaj subite ekhavas strangan penson. Shi trovas sur lia vizagho la saman senton. Malgranda momento de hezito pasas. Nun ili ambau scias, ke ili devas forlasi la reton, la estonteco atendas."

Violetta Krajewska-Choi "Virino el malvarma lando"

1999/1

"Malplena Makdonalda manghejo. Portante rabatitan kompleton junulo eniras al la supra etagho kaj starighas momente konfuzite. Nur unu paro sidas tie. Post momento da hezito la junulo sidighas en la malproksima angulo kaj komencas manghi kashe observante la paron.
La paro manghas silente. La viro, vershajne preskau kvardekagha, rigardas enpensite la fenestron. La virino, eble samagha, sed aspektanta tre june kaj elegante rigardas lin. La junulo vespiras profunde kaj klopodas koncentrighi sur la manghajho. Fakte ankau li ne estas tiom juna, kiel la unua rigardo povus shajnigi. Li impresas kiel studento, sed li devas havi jam pli ol tridek jarojn. Sed li estas sufiche malalta kaj maldika kaj lia vizagho plenas de junulecaj malperfektajhoj. En lia mieno estas iu konstanta esprimo de timemo kaj rezignemo. La virino nun rigardas lin. Rigardas, sed ne vidas, enprofundighinte en la proprajn pensojn. Shi ech ne rimarkas, ke li levas okulojn kaj rigardas shin sufiche impertinente. Sed tio dauras nur momenton. La junulo tuj rimarkas, ke shi ne vere vidas lin kaj kun denova vespiro revenas al manghajho. La virino denove rigardas la viron antau shi. En shia rigardo ne estas intereso, kvazau shi rigardus lin pro alkutimigho. Automate shi sekvas lian rigardon eksteren. "La unua negho chijare" shi diras. "Un!" li respondas enpensite. Jam estas vintro. Denove vintro, jam tiom multe da vintroj estis en lia vivo... Kaj kion li atingis? Denove li mistrafis la postenon...
Lia raporto chifoje estis sufiche brila. Li estis fiera pri ghi, ghi estis plenumita dum longaj vesperoj. Dum kelkaj monatoj li foriradis la lasta el la oficejo kaj venadis la unua. Semajnfine li malfacile povis eviti konstantajn proponojn de Megumi por iri ien eksteren. Kial shi volis iri eksteren?! Ili jhus translokighis al nova, granda loghejo, shi havis en ghi chion, kion shi deziris. Granda, luma kuirejo, luksa dormochambro kaj en ghi tualeta tablo kun granda spegulo, kiun shi mem elektis en Mitsukoshi. Tiom da mono por tia ajho, nekredeble!.... Sed shi chiam semajnfine volas iri ien. Ne lasas lin koncentrite labori. Kaj tamen li sukcesis fini la raporton. Li farighis tute surda je shiaj petoj, li prenadis sian teon, kiun li mem preparis por si - shi ech ne preparis por li teon - kaj fermighis en la chambro kun sia raporto. Feliche en la nova domo li havis apartan chambron. Shi finfine chesis gheni lin, sed shia mieno farighis iom stranga. Kial shi ne komprenis, ke li faras tion por shi? Por shi kaj por infano, por ke ili havu bonan vivon kaj shi povu plenumi shiajn multekostajn kapricojn! Li mem ja ne bezonas monon.
Fine la raporto estis finita kaj venis la tago de la kunsido. Lia granda tago, li pensis. Tagon antau la kunsido li montris la raporton al sia kunlaboranto, tiu Suzuki, kiu chiam ridetis al li afable kaj demandadis, chu li havas chion, kion li bezonas kaj chu li ne volas trinki teon... Li impresis tre amika. Do li montris al Suzuki la raporton kaj petis komentojn. Kaj Suzuki nur ridetis kaj ripetadis: "Tre bona, tre bona!". Dum la kunsido chiuj estis shajne iom surprizitaj. Neniu shajne imagis, ke li, kiu chiam parolas malmulte kaj laboras malrapide, ke ghuste li prezentos tiel brilan raporton. Li vidis admiron ech en la okuloj de tiu maljuna rato, lia chefo....
"Rigardu al mi!" diris subite la virino.
Li malvolonte turnighis al shi. "Kio?"
Shi rigardis lin iom provoke. "Chu vi rimarkas nenion?" - shi demandis.
"Nenion" - li respondis surprizite.
"Tiel mi pensis", shi diris kun amara ironio kaj forturnighis al fenestro. Li revenis al siaj pensoj. Tiam, ghuste tiam, kiam li staris inter ili chiuj kaj ghuis la satisfakcion, Suzuki subite ektusis delikate kaj petis la rajton diri ion... Li tiam ankorau suspektis nenion. Kaj subite el la busho de Suzuki elfluis tiuj teruraj kritikvortoj.... Surbaze de unu malgranda eraro.... Kiel li ne rimarkis tiun eraron? Lia tuta brila konkludo falis kun granda bruo, pro tiu eraro. Li mem komprenis, ke tiu eta eraro gvidis lin al misaj konstatoj. Ke lia tuta raporto estis aro da rubo..... Kial tiu Suzuki ne diris tion al li en la antaua tago?!....
Kaj nun jam chio farighis klara. La posteno.... Li jam preskau certis pri ghi, lau la agho li jam delonge devis ricevi ghin. Sed ne estis li, kiu ricevis. Nun tiu Suzuki estas lia superulo!.... Ve.... Megumi rigardadis la neghon kiu faladis en grandaj pecoj kaj tuj digelis. Shi klopodis haltigi larmojn. Hontinde nun ekplori, shi jam ne estas junulino. Sed chu nur junulinoj rajtas plori? Kion povas fari solecaj, tre solecaj mezaghulinoj? Venontjare shi farighos kvardek. Chu iu povas diveni tion? Certe ne, shi havis tre junan, preskau knabinan vizaghon kaj figuron de dekkelkjarulino. Tre maldika, svelta, kun iomaj trajtoj de virinecaj formoj, kvazau ankorau ne plene kreskighinta. La vizagho atenteme prizorgata en bonaj salonoj. Tre eleganta, ne okulfrapa kosmetikigho. Kaj tute nova harstilo, mallonga, iom knabeca, kiu donadis al shi infanan charmon.
Sed chu tio entute gravas? Shi estis sola, tute sola. Estis kompreneble Ecuko, estis amikinoj, estis ankau tiu ulo gapanta al la fenestro... Kiam ili interparolis lastfoje? Vere interparolis, pri libroj, pri estonteco, pri valorsistemo.... Shi ech ne memoras. Lastatempe nur "Ecuko havas febron", "Kion vi manghos por vespermangho?", "Ne forgesu kunpreni obenton", nur tiaj interparoloj.
Lastatempe shi volis chion rekomenci. Shi aranghis infanghardenon por Ecuko por havi pli da tempo, shi komencis frekventi gimnastikejon. Finfine shi shanghis la harstilon. Vane. Li ech ne rimarkis. Li fermis sin en sia laborchambro ech en semajnfinoj, li rifuzis shin arogante. Chiuj shiaj provoj por komenci iun intelektan interparolon finighis fiaske, li respondadis "Un!" kaj dronighis en la propran mondon. Lastatempe unu amikino diris al shi: "Kion vi ankorau volas?! Vi havas bonan edzon, kiu laboras en granda kompanio kaj alportas sufiche da mono, vi povas ne labori kaj ech lasas infanon en infanghardeno... Felichulino!" Stulta. Kiel stulta amikino. Chu vere neniu povas kompreni, kiel terure soleca shi estas?!... Kiom longe oni povas vagadi tra vendejoj kaj sole vizitadi teatrojn... Au renkontighi kun amikinoj, kiuj parolas konstante pri infanoj, vestajhoj, kuirajhoj!... Au tiuj laborantaj, kiuj vivas en la mondoj de sia laboro kaj diras al shi: "Kiel mi envias vin!...".
Shi ankau iam laboris. Shi estis talenta projektanto de fasonoj en unu fama fasona kompanio. Shi rapide promociighis. Kompreneble shi ne chesis laboron post geedzigho! Sed kiam shia ventro komencis videble kreski, la sinteno de gekolegoj subite shanghighis... "Chu vi ne tro ekspluatas vin? En tia stato vi devus ripozi pli multe.... Via edzo ja sufiche mongajnas, chu ne?" Kaj iel nerimarkeble shiaj grandaj projektoj estis transprenitaj de aliaj.... Fine shi mem fartis tre malbone. Oni timis la tro fruan naskon. Shi forlasis laborejon...
En la Makdonaldon eniris subite juna paro ridanta kaj laute parolanta. Ili sidighis sur la centra tablo ne atentante pri aliaj. La junulo tuj shanghis sian observocelon al tiuj du, mirinde junaj, belaj kaj gajaj. Dudekkelkjaraghaj, vestitaj en kolorplenaj vestoj ili alportis tre multe da manghajho. Tamen ili manghis kune chiun pecon da manghajho, alterne mordis la hamburgon kaj trinkis el la sama taso. La junulo gapis al ili kun preskau doloriga admiro. Ankau la virino desub la fenestro rigardis ilin kashe, sed tre atenteme. La knabino havis tre rughajn vangojn, eble pro malvarmo, sur shia vizagho la trajto de kosmetikajho ne videblis. Unu peco de hararo eliris desub la rozkolora chapo kaj charme kovris la okulon. La junulo deprenis ghin kaj kashis reen sub la chapon, kaj poste automate rigardis chirkauen, kvazau por konfirmi, chu chiuj vidis, ke shi estas lia knabino... Shi aspektis tre felicha.
"Kiel bela negho, chu ne? - shi diris - Do Parizo, chu ne? Decidita!"
"Jes, kvin tutaj tagoj en Parizo!"- li diris fiere. "La patro kontribuos duonon..."
"Kvin tagoj en Parizo nur kun vi... - la knabino reveme fermis okulojn - Kaj antau tio granda festeno kaj belega robo!.... Kaj post tio?"
"Post tio vi estos mia edzino" - li respondis.
"Kaj?..."
"Nu... mi laboros por vi!"
"Ankau mi laboros..."
"Vi ne bezonos labori, vi scias. Mi sukcesis eniri al N-kompanio! Neniu edzino de N-kompaniano bezonas labori!" - li diris tre fiere.
Shi rigardis lin kun admiro. Li ja estas elitano!... Kaj shi baldau estos lia edzino.
"Kaj... kaj ni havos grandan loghejon?..." shi demandis heziteme.
"Jes! Ni havos grandan loghejon kaj bonan automobilon kaj multajn infanojn... Vi venados al vendejoj kaj al luksaj salonoj de beleco... Vi estos plej felicha edzino en la mondo!"
Ili parolis laute kaj chiuj en la Makdonaldo povis audi la interparolon. La junulo en angulo denove vespiris laute kaj kun despero ektrinkis sian kafon. Subite li ekaudis strangan sonon. Li tuj turnighis al la flanko de fenestro. Jes, la virino ridis. Unue mallaute kaj poste pli kaj pli laute. Nun shi estis rugha pro rido. Ech la edzo finfine turnighis al shi kaj rigardis shin kun kuriozo. Kaj shi daure ridante metis grandan pecon de hamburgo en lian tason de kafo kaj laute ekstarinte ekiris en la flankon de elirejo."

Yamaguchi Junko "Unua negho"

1999/6

"- Chu mi vere povas peti vian helpon?...
Rosa diris tion plej parte simple por diri ion, iel kashi sian kortushighon. Shiaj okuloj, kiel hipnotizitaj, sekvis la kunparolanton, kvazau magneto tiris ilin kaj ne lasis ech momentan flankenrigardon.
- Jes, kompreneble! - la alia respondis. La mano tushis la nazon en senkonscia gesto. Rideto aperis. Rosa studis tiun rideton, tiel bone konatan kaj samtempe unuafoje vidatan kaj konstatis: "Ja charma!"
- Mi shuldas al vi mian vivon, chu ne? - denove rideto.
Rosa ankau ridetis. Shi ne emis nun paroli, sufichis por shi nur tiel sidi kaj observi la alian enpensite. "Kiu mi estas por shi? "- shi pensis. "Patrino?!" Tiu stranga penso surprizis shin, konfuzite shi levis manon al la nazo kaj haltigis duonvoje. Amuze!
Estis vintro, kiam Rosa unuafoje venis al la Centro de Genetika Inghenierio. Shi ekvidis la anoncon varbantan volontulojn kaj ene de unu tago shi faris decidon. Shi plenumis chiujn kondichojn kaj estis selektita por la eksperimento.
Tiutage, en la komputila kapsulo, kiu devis ellegi chiujn informojn pri shia korpo, dormiga medikamento longe batalis kun la emociigita menso. La eksperimento malfruighis, char la koro frapis tro energie.
Kaj jen hodiau finfine longe atendata renkontigho. Tutkorpa varmo pro la kortushigho, momento neforgesebla por la tuta vivo. La sento, ke shi neniam plu estos sola.
Kaj ja ili ne estos kune longe. La kondicho estis, ke ili ne loghu proksime, ne renkontighu, ne surprizu homajn okulojn pro sia nekutima simileco.
La alia Rosa ricevos alian nomon, chiujn dokumentojn de plenrajta civitano kaj malgrandan pension chiumonate, kondiche, ke shi regule aperos por ekzamenighi en la Centro.
Fakte shi jam estas alia homo. Shi estis identa al Rosa nur en la momento de sia apero, sed chiu momento de shia ekzisto, chiu shia sperto diferencigas shin. Chu shi vere povos helpi al Rosa?...
Dume la alia observis shin kun la sama intereso. Varma rideto denove aperis sur shia vizagho. Kvazau shi legus la pensojn de Rosa, shi respondis:
- Ne maltrankvilighu. Almenau nun mi estas persono, kiu plej bone komprenas vian problemon. Mi nepre helpos al vi."

Franceska Valentino "La nova fratino"