Estas diversaj manieroj por ghui aromaterapion. La tri chefaj estas masagho, bano kaj inhalado.

Masagho estas tre efika, sed postulas iom da lerteco. Ekzistas diversaj specoj de masagho daugaj por aromaterapio. Mi mem shatas uzi por ghi shiatsu masaghon, kvankam mi estas tute amatora pri ghi. Se oni ne povas uzi specialan masaghon, oni almenau povas shmiri la olemiksajhon sur la hauton.
Kompreneble la olemiksajho por tio ne povas esti simpla miksajho de eteraj oleoj. Nepre devas esti uzita t.n. baza oleo. Miksajho enhavu 3-5 gutojn da oleoj por unu supkulero da baza oleo, kaj estu preparita laueble nelonge antau la masagho. Oni ne konservu ghin pli ol kelkaj tagoj.

Bano ebligas al la oleoj atingi la korpon kaj per hauto kaj per spira sistemo, krome estas tre relaksiga. Se oni ne havas tre sekan hauton, aldono de baza oleo al la miksajho ne bezonatas. Tian miksajhon oni povas konservi longe. Por la averagha bano bezonatas ch. 10 gutoj da oleoj. Se oni enmetas tro malmulte la aromo ne senteblas, se tro multe, la hauto sentigas incitighon.

Inhalado estas plej agrabla, se oni uzas specjalan aromapoton, en kiu la kandeleto varmigas la oleon diluitan en akvo. Por unu kulero da akvo oni enmetu ch. 10 gutojn da oleo. Se ne estas poto, oni povas enmeti oleon en la jhus bojligitan akvon, kvankam tio efikas malpli longe.

Jen estas kelkaj ideoj por aliaj uzmanieroj de eteroleoj (au miksajhoj). Oni povas meti kelkajn gutojn de oleo sur la pecon de kotono, chirkaui ghin per mantuketo kaj kunporti kun si en la posho. Flari ghin fojfoje estas granda plezuro. Oni povas meti tian tuketon ankau sub la kapkuseno, por faciligi endormighon, au en la auto, por helpi freshecon (depende de la oleoj, kompreneble!). Oni povas aldoni oleon al la poto kun akvo kaj meti ghin sur varmigilon. Tio igos la aromon disvastighi malrapide, sed longatempe.
Oni ankau povas aromigi per la oleo siajn chiutagajn kosmetikajhojn. Precipe oleoj rozmarena, lavenda, citrona kaj bergamota tre bone taugas por aldoni al kremajhoj, depende de la tipo de la kremajho kaj la hauta problemo.
Iuj oleoj, en malgranda kvanto, povas servi kiel spicoj. Dum nauzo au stomakdoloro bone estas aldoni unu guton da minta au citrona oleo al la varma teo au ech kafo.

.

.

.

Elekto de oleoj por miksajho estas la plej malfacila pasho de aromaterapio. Ghi dependas de la dezirata celo, maniero de uzo, preferoj de la uzanto, sankondichoj de la uzanto kaj diversaj aliaj faktoroj. Iuj oleoj bele harmonias kun aliaj, aliaj "mortigas" la aromon de aliaj oleoj en la miksajho, au la kombino montrighas malbonodora. Tial la praktiko estas bezonata. Chi-sube mi donas kelkajn receptojn kiel ekzemplerojn. Parton da ili mi trovis en la libro "Aromanta apteko" de W.S. Brud kaj I. Konopacka, kiu estas unu el miaj chefaj lernolibroj de aromaterapio.

Malvarmumo

Eukalipta oleo 4 gutoj, lavenda oleo 3 gutoj, piprominta kaj rozmarena oleo po 1 guto.
au
Tearba oleo 3 gutoj, lavenda kaj pina oleo po 2 gutoj.

Sendormo

Lavenda oleo 5 gutoj, junipera 3 gutoj, orangha kaj timiana po 1 guto
au
Majorana kaj lavenda oleo po 3 gutoj kaj gerania 1 guto

Kapdoloro

Lavenda 3 gutoj, gerania kaj piprominta po 2 gutoj kaj eukalipta 1 guto.

Muskoldoloro

Lavenda oleo 4 gutoj, eukalipta kaj rozmarena po 2 gutoj, piprominta kaj junipera po 1 guto.
au
Majorana oleo 4 gutoj, kamomila 3 gutoj kaj cipresa 1 guto.

.

.

.

La merkato plena estas de libroj pri aromaterapio, foje impresantaj kiel grandaj lernolibroj de kemio. Acheteblas amaso da olespecoj, pretaj miksajhoj kaj iloj por aromaterapio. Komencanto facile povas timighi, au impresighi, ke chio estas tro komplika. Dume oni povas ghui aromaterapion ech sen granda scio kaj investado.
Se vi estas komencanto achetu simple lavendan kaj rosmarenan oleon kaj ankorau iun, kies aromo plej plachas al vi. Atentu dum la achetado, ne prenu sintetikan oleon nomitan kiel "perfuma oleo", "aroma oleo" au simile, sed nepre "puran eteran oleon" kun la certigilo. Indas pagi iom pli, sed havi la certecon, ke la terapio ne misefikos! Mi tre rekomendas ankau acheti aromaterapian poton, la plej simplan tipon, char ghi permesas vere ghui la potencon de aromo. Se vi tuj deziras acheti iun libron, mi rekomendas malgrandan, porteblan gvidilon, ghi certe ne fortimigos vin. Se via intereso kreskos, vi povas acheti pli seriozan libron poste.
Reveninte hejmen preparu la miksajhon. Depende de tio, chu vi volas relakson au refreshighon aldonu pli da lavendo ol pli da rozmareno. Aldonu ankau iom da via shatata oleo, kvankam kontrolu anticipe, chu ghi taugas (vidu la priskribojn de oleoj). Vespere aldonu la saman miksajhon al la bano. Kaj sekvonttage provu la aliajn proporciojn.
Se vi estos kontenta kaj volos fari ion pli, achetu ankorau iun ajn bazan oleon (eventuale povas esti ech la oleo, kiun vi nun uzas en kuirejo!) kaj provu la masaghon. Au aldonu kelkajn novajn oleojn al via kolekto.
Se temas pri pretaj miksajhoj, ili povas esti tre bona solvo por komencanto. Kvankam mi kuraghigas vin frue komenci mem prepari la miksajhojn, ghi estas granda plezuro!
Do, de nun kuru al la vendejo, alportu la aromantajn medikamentojn kaj eniru en la sanan kaj agrablan mondon de naturaj aromoj! Kaj poste skribu pri viaj impresoj al mi!