Komputilaj ludoj
|
||||||||||||||||||
Kio estas via imago pri komputilaj ludoj? Chu tio estas temposhtelilo de nuntempaj infanoj, kiuj anstatau lerni, legi librojn, au amuzighi eksterdome pasigas longajn horojn che komputilo? Tiuj koloraj bataloj surekranaj, kiuj nenion instruas, nur akrigas kruelecon, nu eventuale ekzercigas rapidecon? Se via imago estas ghuste tia, eble ghi bazighas sur iom tro malnovaj faktoj. Efektive komence komputilaj ludoj estis primitivaj kaj ili bazighis sur primitivaj homaj deziroj. Sed nuntempe, kiam konkurenco farighis pli granda, kaj pli multaj, pli diversaj homoj komencis ludi, multighis ankau la specoj de ludoj. Precipe la multigho de ludantoj pli ol 20 jaraghaj kaj virinaj influis la direkton de ilia evoluo. Oni povas diri, ke nuntempe chiu individuo, juna au "eksjuna" povas trovi por si ion interesan. Se vi ne kredas, esploru kelkajn eblecojn!
|
||||||||||||||||||
Chiu pli malpli scias respondon al tio. Ghi estas mondo, perceptebla, sed tamen ne vere ekzistanta. Au fakte ekzistanta en la formo de komputilaj datumoj. Tamen tia mondo povas esti tre alloga. Kial? |
||||||||||||||||||
Fakte mi revas, ke iu talenta grupo da esperantistaj informatikistoj kreu tian mondeton kie la chefa lingvo estu esperanto. Mi kredas, ke nia socio certe volonte akceptus ghin, ech se oni devus pagi iom da uzkotizo. Informatikistoj, jen misio por vi! Chi tie mi donas liston de miaj shatataj komputilaj ludoj. Memoru, mi estas plenkreska virino, do ne dekkelkjaragha bubo, kiun oni kutime opinias ludshatanto. Chisube menciitaj ludoj povas tamen plachi al iu, kiel mi.
|
||||||||||||||||||
Rekomenditaj ludoj: |
||||||||||||||||||
Pirataj Puzloj - Yohoho Puzzle Pirates |
||||||||||||||||||
Nuntempe plej aktive ludata de mi. Ghi enhavas la kvalitojn de virtuala realeco, sed samtempe multajn ludojn ene de unu. La priskribo de ghi ne povas esti nur kelklinia tial mi verkis apartan paghon por ghi. Nepre vidu! |
||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
El la konataj de mi virtualaj mondetoj tiu chi eble pleje enkuraghigas homajn kontaktojn. Jam che la unua vizito oni estas alparolata de aliaj partoprenantoj! La mondo estas sufiche realisma, kvankam la esploreblecoj shajnas iom limigitaj. Iom ghenas la fakto, ke la teksto aperas jam dum ghi estas tajpata, do oni ne povas redakti ghin antau ol sendi. Char ghis nun ne multe da tempo mi pasigis tie, mi ankorau ne orientighis pri la konsisto de la tiea socio. |
||||||||||||||||||
Tiun chi ludon mi komencis antaunelonge, kaj ghi shajnas tre envolviga. Malgrau, ke la grafiko estas sufiche simpla, la mondo tiea estas simile ampleksa, kiel tiu de Pirataj Puzloj. Ghi estas bona ludo por tiuj, kiuj shatas aventurumi: plenumi diversajn misiojn, mortigi monstrojn kaj lertigi sian heroon al pli kaj pli altaj niveloj. Mi ne rekomendus tamen tiun ludon al infanoj - tro multe da mortigado estas chi tie, kaj ech sufiche realisma, char estas sango. Oni mortigas ne nur monstrojn, sed ankau bestojn, tio ne plachas al mi. Tamen plenkreskulo komprenas, ke temas nur pri ludo, Oni povas ludi senpage kun limigitaj eblecoj (sed tute sufichaj), au page. En chi tiea socio surprize multas polaj ludantoj. Char la ludo estas plejparte senpaga oftas bedaurinde ne tre kulturaj junulachoj. |
||||||||||||||||||
Heroes |
||||||||||||||||||
Tiu chi ludo principe ne estas interreta ludo (kvankam oni povas ludi ghin ankau enrete). Ghi estas la unua ludo kun kiu mi konatighis kaj ghi profunde impresis min. Ghis nun mi shatas foje ludi ghin. Kaj mirinde, ankau miaj gepatroj fascinighis pri ghi! |
||||||||||||||||||
Active Worlds - Aktivaj Mondoj |
||||||||||||||||||
Plej realisma el konataj de mi virtualaj mondetoj. Eblecoj tie estas vere mirindaj. Precipe ghi estas bona pro tiuj, kiuj shatas konstrui ion kaj prezenti al aliaj, au esplori konstruitajn de aliaj mondetojn. Mi ankorau sentas min perdita en tiu mondo, kaj mi ne havas paciencon konstrui ion el etaj detaloj, tial mi ne ofte vizitas tien, tamen mi ja admiras tiun mondon. |
||||||||||||||||||
Moove (alinome Roomancer) |
||||||||||||||||||
OGame |
Ghi estas ludo, kie la averagha agho de ludantoj estas plej alta, inter tiuj, kiujn mi konas. En tiu mondo abundas homoj pli ol 30 aghaj kaj ne malmultas ankau pli ol 50-jaraghuloj! Kompreneble ankau junuloj estas multaj. |
|||||||||||||||||
Tiu chi ludo ne estas virtuala mondeto en la strikta senco de tiu vorto. Fakte la grafika aspekto de la ludo estas tre simpla, neniu aldona programo bezonatas, oni ludas surhejmpaghe. Kaj tamen ghi ja povas esti tre envolviga! Oni havas sian propran planedo en la kosmo en kiu oni disvolvigas sian potencon konstruante minejojn, elektrofabrikojn kaj kompreneble la kosman floton (spacoshiparon). Oni povas sendi sian shiparon al aliaj planedoj por rabi ties stokojn. Oni frue ekscias, ke pli bone estas farighi ano de iu alianco, prefereble forta. Kaj ene de aliancoj ofte fondighas veraj amikecoj... La ludo orginas de Germanio, krom germana kaj angla versioj nuntempe ekzistas ankau alilingvaj, ekz. la pola. Nuntempe mi jam ne ludas ghin, sed estis tempo, kiam mi vere frenezighis pri ghi. Aldone mi iom fierachu chi tie, char mi estis tre sukcesa en la ludo, kaj inter ch. dek mil ludantoj en mia universo (kaj estas ch. dudek universoj nur en la pola versio!) mi eniris al la unua cento de plej lertaj ludantoj. |
||||||||||||||||||