Puzzle Pirates

Enkonduko al Pirata Puzlo


 image

Chu vi dezirus travojaghi la oceanojn, aventurumi, kaj batali kun piratoj ne rezignante el la sekureco de la propra domo? Au chu via prefero estas konduki pacan vivon, havi propran domon, belajn vestojn kaj eble ech propran vendejon kaj multajn diverslandajn chirkauulojn? Sendepende, chu vi estas junulo au eksjunulo, se vi shatas puzlojn, virtualajn realecojn au babilejojn, tiu chi ludo estas por vi esplorinda.

Jen kelkaj ekzemploj de aktivadoj, kiujn oni povas fari tie:

  • Ludi puzlojn, lertighi kaj gajni per ili enludan "monon" kaj prestighon
  • Labori surshipe, batali kun piratoj, akiri ilinjn richajhojn kune kun sia teamo
  • Acheti por si belajn vestojn de shatata koloro kaj desegno
  • Acheti domon kaj mebligi ghin lau sia gusto
  • Babili kun homoj el la tuta mondo
  • Kune kun siaj konatoj lud i kartludojn kaj aliajn similajn
  • Havi dombestojn: katojn, hundojn, shafojn, porkojn kaj ech elefantojn!
  • Havi sian propran vendejon kaj konduki sukcesan komercon
  • Fari politikan karieron, farighi aristokrato, regi sian propran insulon

kaj multaj, multaj aliaj aferoj!

Por alighi au scii pli multe, kliku chi tien

Kion oni memoru kiam alighas al la ludo:

  • Kvankam la ludo estas en la angla sufichas nur baza kono de ghi por sukcese funkcii tie.
  • Kiam vi eniras al la ludo memoru elekti tn. dublonajn oceanojn, ekz. Viridian, tiam vi povos ludi ech senpage. Au pagi nur por tio, kion vi aldone deziras.
  • La ludo postulas sufiche multe da memoro, do se vi ne havas multon en via komputilo malshaltu aliajn programojn.
    Enchambre
Pinoj
Urbo
Se vi interesighas pri la detaloj de la ludo au bezonas helpon, bonvolu kontakti min. Vi povas skribi al mia e-poshto, au serchi min en la ludo. Mi nomighas tie Esperanta kaj loghas en Viridian Oceano sur la insulo Kirin. Plejofte vi povas trovi min en mia vestovendejo (Esperanta's Tailoring Stall en Uniform). Au enskribu: "/who Esperanta", tiam vi ricevos informon pri tio, kie mi estas, au kiam lastfoje mi estis en la ludo.
Esperanta

 


Aliaj rekomendindaj ludoj