Chi tie vi trovos informon pri tio, kio shanghighis, au aldonighis en ALEKSANDLANDO.    
   

25.08.2006

Mi devis fermi mian malnovan gastlibron, char ghi estis atakita de spam-mashinoj. Provizore mi uzas gastlibron de senpaga servo, bonvolu uzi ghin libere!

23.08.2006

Post longa pauzo (pardonon!), mi denove instalis hejmpaghan programon en mia nova komputilo kaj povis aliri Aleksandlandon. Mi decidis aldoni iom da informoj pri mia nova hobio: komputilaj ludoj. Ech se vi ne shatas ilin, au supozas, ke vi ne shatas, bonvolu tamen jheti rigardon!

22.04.2005

Mi decidis malfermi forumon por esperantistaj katamantoj. Se vi interesighas pri tiu temo, nepre alighu al nia Verda Kato!

07.03.2005

Char bedaurinde mia spaco sur tiu chi servero finighas, mi devas translokigi iom da subpaghojn al aliaj serveroj. Portempe mi metis Autojn al Tripod. Turmentas min vidi tiujn aldonitajn reklamachojn, sed portempe tiel devas esti. Eble poste mi trovos ion pli bonan.

05.03.2005

Mi iom post iom kompletigas la polan version de Aromaterapio.

31.01.2005

Iom da aldonoj en la pola versio, ekz. JAPONIA I MANGA W PYTANIACH I ODPOWIEDZIACH = respondoj al tipaj demandoj de poloj pri Japanio.

24.01.2005

Aleksandlando remalfermighis kun iom renovigita desegno. Finfine kiel hejmpagho tiu chi jam estas tre malnova kaj antaua aspekto estis iom hontinda... Bedaurinde la nova estas ne multe pli bona, char daure mi ne sekvas la modernajn tendencojn! Nuntempe kadroj farighis tute eksmodaj, kaj mi ghuste enkondukas kadrojn! :-))) Kaj tamen la celo de tiu chi pagho ne estas impresi per moderna formo. Ghi estas nur iom da enkonduko en mian mondon, nur tio.
Okaze de la refreshigo, iom da pli gravaj shanghoj kaj aldonoj okazis. Kiel vi vidas, la pagho nun apartighis al la partoj esperanta kaj pola (estonte espereble ankau japana kaj angla) por pli facileco. La antaua Salono de Pigmono nun kreskis al Kata Regno, kaj pli da katoj aldonighis. Aperis la nova parto de Autoj, kie iom post iom mi aldonos fotojn el mia nova hobio: terenveturado. Noktolibro multe modernighis dank' al tio, ke mi ekuzis la servon de Bravenet, kiu disponigas surretajn taglibrojn. Pere de tiu servo mi ankau aldonis Gastmapon. Ghi estas alloga, kvankam kiel chiuj senpagaj servoj ghi havas iom da ghenaj limigoj. Gastmapo estas nur por tiuj, kiuj havas pli ol 6an version de Eksplorer, do ech mi mem ne povas testi ghin! Aldone nur cent vizitantoj povos uzi ghin... :-( Kaj ech pli ghena estas tio, ke post fermo de la mapo malfermighas iu fremda pagho! Ve! Tamen la ideo de gastmapo estis tiom alloga, ke mi simple ne povis rifuzi... :-P
Nu, chiuokaze bonvole esploru iom la shanghojn kaj sciigu al mi, kio plachas al vi, kaj kio ankorau plibonigindas. Bonan vojaghon! :)