Mi
elkore invitas vin al vojagho tra Aleksandlando!
Tiu
chi pagho estis kreita en la jaro 1998. En komenco de la 2005a jaro ghi
estis parte refarita kaj daure estas plibonigata. Ghi estas tipa persona
hejmpagho, kie vi trovos amason da diversajhoj respegulantaj la kaosan
naturon de la autorino... Eble inter ili vi trovos ion, kio interesas
ankau vin? Aleksandlando estas sufiche ampleksa, do mi rekomendas viziti
ghin poparte. Indas ankau foje reviziti por vidi la shanghojn. Kvankam
nun jam ne tiom oftajn, kiel antaue, char la autorino farighis okupata
homo... Pardonon! Estu indulgema al malperfektajhoj kaj ghuu la vojaghon!

|
|
Jen mallonga gvido tra la pagho:
Mi
proponas komence vidi miajn fotogaleriojn, precipe tiujn pri Japanio en
la pagharo Bela Japanio. Vi trovos tie ankau la raporton el tertremo en
Kobe, farigan malpli ol unu monaton post ghi. Vidu ankau la fotaron pri
Pollando. Shatantojn de arto mi invitas al la galerio
de bildoj de mia patro, profesia pentristo kaj artaj
fotoj de la naturo.
Bestoshatantoj nepre vizitu la Katan Regnon,
kie vi renkontos katon-demonon Pigmonon kaj charman katan familion de
Bonaparte (?!). Ankau eta pagho pri Akvario trovighas tie.
Vizitantoj de la pagho, precipe shatantoj de literaturo nepre ne preterokulu
Libromarkilojn en la pagharo
Verkajhoj. Interese, chu vi sukcesos diveni la sekreton (kaj etan trompon!)
kiun kashas tiu pagho?!! En la pagharo Verkajhoj
vi trovos ankau iom da miaj malnovaj artikoloj, aforismoj de mia patrino
k.a.
Interesitoj pri naturaj kuracmanieroj eble deziros viziti la paghon pri
aromaterapio. Siatempe mi iom pristudis tiun temon.
Lastatempe mi aldonis ankau iom pri terenveturado,
mia nova hobio. Vidu la impresajn fotojn de la autoj en la naturo!
Nature ankau la pagharo pri Esperanto
ekzistas. Kvankam ghi estas nur eta privata informpagho direktita chefe
al neesperantistoj.
Miajn amikojn (ankau la estontajn!) interesos eble la pagharo Privataj,
kie estas mia taglibro (Noktolibro),
fotonovajhoj, statistikoj ktp.
Fine, kara Gasto, nepre vizitu la paghojn de la supra menuo! Lasu sian
markon sur la gastomapo, plenumu la enketilon
au gastlibron,
ghuu la kvizon kaj vizitu miajn shatatajn ligojn.
Kaj nepre revenu ankorau chi tien, kie vi estos chiam varme atendata!!!
Aleksandra
Vidu
la mapon de ALEKSANDLANDO (klikebla!)
ekde 24a de januaro 2005
|